Celo

La celo de la Sveda Laborista Esperanto-Asocio estas propagandi Esperanton en la svedlingva teritorio ene de la laborista movado kaj inter simpatiantoj kun la ideoj de tiu ĉi movado.

La asocio, sendependa de politikaj partioj, volas ĉiel disvastigi Esperanton inter la laboristoj kaj samtempe propagandi Esperanton en diversaj maldekstraj organizaĵoj kaj inspiri ilin estigi publikopinion, insistanta ke Esperanto estu egalrajta kun aliaj lingvoj de la lernejoj kaj aprobita kiel internacia lingvo.

Tial la asocio celas unuigi ĉiujn laboristojn kaj aliulojn celantaj la socialismon, kiuj scias Esperanton, studas Esperanton aŭ simpatias kun la ideo de mondlingvo, kaj tial volas subteni la laboron de la asocio.

Realigonte sian celon, la asocio kunlaboras kun similaj organizaĵoj alilande kaj kun la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).