SLEA har get ut följande böcker:

 

Malvarma BufedoMALVARMA BUFEDO
Format: Bok
Författare: Jenny Wrangborg
Förord: Göran Greider
Utgiven av: SLEA (i samarbete med Eldona Societo Esperanto)
Översättare: Gunnar Gällmo
År utgivet: 2017

La bufedistino laboras en kafejo en Gotenburgo. Ĉirkau ŝi svarmas homoj kun siaj sortoj. La malvarma bufedo, ŝia laborejo, iĝas nabo por amikeco, pasioj kaj sonĝoj. Sed ankaŭ por pensoj pri egaleco, kaj la ideo ke ĉio devus esti alia.

”La malvarma bufedo” estas poemaro kaj kolektiva historio, la rakonto pri lukto de laborantaj homoj en kuirejo.






La kortoLA KORTO
Format: Bok
Författare: Kristian Lundberg
Utgivare: SLEA (i samarbete med Eldona Societo Esperanto)
Översättare: Gunnar Gällmo
År utgivet: 2015

”La Korto” temas pri senŝirmeco kaj travivado, pri la kondiĉoj de la laboro kaj pri mono – haveblo sed ĉefe malhaveblo de mono. Estas ankaŭ rakonto pri la junaĝo de la verkisto en la ombra parto de la socio.

Kaptita en maŝaro de ŝuldoj, Kristian serĉas laboron en la plej multspecaj lokoj. Fine li estas dungata en la haveno de Malmö, en ”La Korto”, inter la homoj pohore dungitaj de laborperanta entrepreno, kun la plej aĉaj laborkondiĉoj. Li movas aŭtojn sub severa kontrolo kaj en ĉiuj veteroj. Malrapide la reveno al la korpa laboro, kiu ekis lian profesian vivon, iĝas vojaĝo reen al la infanaĝo, sed ankaŭ kvitiĝo kun la kondiĉoj de la moderna laborvivo.

Kristian Lundberg faras inversan klasvojaĝon, kie la jaroj ĉefe dediĉitaj al verkado subite ŝajnas interludo. Li reiras al la mondo de kie li unue venis. Ne pro nostalgiaj kaŭzoj, sed ĉar ne troveblas alia solvo.






Sveda novelaroSVEDA NOVELARO
Format: Bok
Författare: Ivar Lo-Johansson, Folke Fridell, Moa Martinsson, Harry Martinsson, Jan Fridegård
Utgivare: SLEA
Översättare: Ferenc Szilágyi
År utgivet: återutgivet 1985 (första utgåva 1950)

Dudek noveloj, kiuj reprezentas aron da verkistoj, tute diferencaj unu de la aliaj. Nur en unu rilato ili havas ion komunan inter si: ili ĉiuj estas aŭtodidaktoj…






Sveda laborista movadoSVEDA LABORISTA MOVADO
Format: Bok
Översättare: Tage Lindbom
Utgivare: SLEA
Översättare: Martin Johansson (från svenska)
År utgivet: 1947

Grava eldonajo de SLEA estas la verketo La Sveda Laborista Movado, de Tage Lindbom, tradukita de M. Johanson. Ci tiu libreto, preskau centpaga kaj ilustrita, donas klaran bildon pri la stato, agado kaj ideologio de la Sveda laborista movado.






SLEA kantaroSLEA KANTARO
Format: Bok
Författare: 
Utgivare: SLEA
Översättare: 
År utgivet: 1933

Kolekto de kantoj, originalaj kaj tradukaĵoj.