Esperanto en la servo de la gelaboristoj

Por atingi plibonigojn en niaj labor- kaj vivkondiĉoj estas postulata konstanta batalo kontraŭ la ekspluatanta klaso, t.e. tiuj kiuj posedas niajn laborlokojn, loĝejojn k.t.p., mallonge dirite: la kapitalistoj.

Por ke nia batalo konduku al prospero estas postulate ke ni estas organize unuiĝitaj. Se ni gelaboristoj sukcesis atingi plibonigojn en unu loko, tiam la risko estas granda ke la entreprenisto translokigas sian entreprenon (se eble) al alia parto de la mondo, kie la gelaboristoj estas organize pli malfortaj. Ĉio tio por ke ili povu fari pli da profito de nia laboro. Tio signifas ke ni devas kunlabori sur mondampleksa nivelo por povi komune plibonigi niajn vivkondiĉojn kiel klaso. Kaj por povi fari tion estas kompreneble postulate ke ni komprenas unu la alian.

Ni laboristaj esperantistoj opinias ke el tiuj alternativoj kiuj ekzistas ĝuste nun estas Esperanto la plej bona. Esperanto estas multe pli bona uzi ol iu el la grandaj naciaj lingvoj, kiuj diference de Esperanto estas alligitaj al malsamaj grandnacioj kies lingvojn krome ni malfacile povas lerni flue paroli. Alia alternativo estus uzi interpretistojn sed tio ne estas bona maniero interkomunikiĝi.

Lerni pluraj el la grandaj naciaj lingvoj estas malfacile por la plimulto de la gelaboristoj ĉar ni diference de la infanoj de la kapitalistoj ne havas eblecojn studi sufiĉe longtempe, kaj krome ne havas la samajn ekonomiajn eblecojn vojaĝi sammulte eksterlanden.

Esperanto estas facile lernebla kaj ne estas kunligita al iu nacio. Ĝi estas ankaŭ egaliga ĉar ĝi iĝas la dua lingvo de ni ĉiuj. Tial ni elektis uzi kaj propagandi por Esperanto ĉar laŭ niaj spertoj ĝi estas la plej bona ilo en la batalado por senklasa socio al kiu ni strebas.