På svenska

Diskutrenkontiĝo en Stokholmo

2023-05-03

Kiam: 18-a de majo 2023, 11:00-14:00.
Kie:Kafé 44, Tjärhovsgatan 44 (piedmarŝa distanco de la metrostacioj Slussen kaj Medborgarplatsen).
Organizanto: Laborista Esperantoklubo de Stokholmo (sub SLEA).
Rimarkoj: La kafejo ne havas lifton. La ejo estas iom malluma. Estas nur vegananaĵoj. Oni pagas por sia propra trinkaĵo kaj manĝaĵo mem (estas relative malmultekosta. Lunĉo ekzistas). La diskuto estos en la sveda, por ke tiel interesigi la ĉirkaŭuloj pri la lingvo. Ni povos ŝanĝi al Esperanto, se necesos.
Kosto: Neniom.
Membreco en SLEA bezonata: Ne.

Temo: Kio estas esperantujanismo?

Ni diskutas pri esperantujanismo; nova ideologio kiu donas novan mision al Esperanto.

Legu la manifeston en Esperanto, la sveda aŭ en la angla.

Vizitu la retejon ĉe: www.esperantujanismo.net

Se vi volas partopreni, bonvolu sciigi al ni.






Diskutrenkontiĝo en Stokholmo

2023-03-28

Kiam: 20-a de aprilo 2023, 11:00.
Kie:Kafé 44, Tjärhovsgatan 44 (piedmarŝa distanco de la metrostacioj Slussen kaj Medborgarplatsen).
Organizanto: Laborista Esperantoklubo de Stokholmo (sub SLEA).
Rimarkoj: La kafejo ne havas lifton. La ejo estas iom malluma. Estas nur vegananaĵoj. Oni pagas por sia propra trinkaĵo kaj manĝaĵo mem (estas relative malmultekosta. Lunĉo ekzistas). La diskuto estos en la sveda, por ke tiel interesigi la ĉirkaŭuloj pri la lingvo. Ni povos ŝanĝi al Esperanto, se necesos.
Kosto: Neniom.
Membreco en SLEA bezonata: Ne.

Temo: Esperanto – ĉu monda lingvo, la lingvo de nova civilizacio aŭ subkulturo? Parto 2

En la nuna epoko, por kio estu Esperanto? Ĉu ĝi estu ĉies dua lingvo, anstataŭ la angla, kiel UEA propagandas? Ĉu ĝi estu la lingvo de aparta tutmonda subkulturo, kiel raŭmismo asertas? Aŭ ĉu estas la tempo por revivigi la malnovan ideon, ke Esperanto estu la lingvo de nova civilizacio, unuigita per revoj de paco, gefrateco kaj egaleco? Ĉu estas utopiaj revoj kiuj malhelpas la adopton de Esperanto, aŭ ĉu estas male, ke estas la peno deteni sin de tiaj revoj kiuj malhelpas la adopton?

Pro malbona organizo de mi, la diskuto ne progresis bone, kaj tial ni daŭrigos la antaŭan diskuton.

Se vi volas partopreni, bonvolu sciigi al ni.






Raporteto de la jarkunveno 2023

2023-03-28

La jarkunveno okazis en la Arkivejo kaj biblioteko de la laborista movado en Stokholmo. 8 personoj partoprenis, kaj kelkaj el la decidoj estas ke la stokholma sekcio de SLEA, Laborista, havos regulajn diskutrenkontiĝojn en Kafé 44, ni kreos flagojn por uzi en manifestacioj kaj ni aldonos grafikan libron (kies tradukon estas preskaŭ finita).

7 el la ok partoprenintoj antaŭ statueto de Hinke Bergegren.





Nova diskutoklubo en Stokholmo

2023-03-07

Kiam: 23-a de marto 2023, 11:00.
Kie: Kafé 44, Tjärhovsgatan 44 (piedmarŝa distanco de la metrostacioj Slussen kaj Medborgarplatsen).
Organizanto: Laborista Esperantoklubo de Stokholmo (sub SLEA).
Rimarkoj: La kafejo ne havas lifton. La ejo estas iom malluma. Estas nur vegananaĵoj. Oni pagas por sia propra trinkaĵo kaj manĝaĵo mem (estas relative malmultekosta. Lunĉo ekzistas). La diskuto estos en la sveda, por ke tiel interesigi la ĉirkaŭuloj pri la lingvo. Ni povos ŝanĝi al Esperanto, se necesos.
Kosto: Neniom.
Membreco en SLEA bezonata: Ne.

Temo: Esperanto – ĉu monda lingvo, la lingvo de nova civilizacio aŭ subkulturo?

En la nuna epoko, por kio estu Esperanto? Ĉu ĝi estu ĉies dua lingvo, anstataŭ la angla, kiel UEA propagandas? Ĉu ĝi estu la lingvo de aparta tutmonda subkulturo, kiel raŭmismo asertas? Aŭ ĉu estas la tempo por revivigi la malnovan ideon, ke Esperanto estu la lingvo de nova civilizacio, unuigita per revoj de paco, gefrateco kaj egaleco? Ĉu estas utopiaj revoj kiuj malhelpas la adopton de Esperanto, aŭ ĉu estas male, ke estas la peno deteni sin de tiaj revoj kiuj malhelpas la adopton?

Se vi volas partopreni, bonvolu sciigi al ni.






Jarkunveno 2023

2023-03-06

Kiam: 25-a de marto 2023, 13:00
Kie: Arbetarrörelsens arkiv och bibliotek (ARAB), Elektronvägen 2, Flemingsberg, Stockholm
Sciigo pri partopreno: slea.malmo (a) gmail.com (sendu sciigon por ke ni sciu kiom da partoprenantoj estos)

Provizora propono je tagordo de la jarkunveno de SLEA.

  1. Malfermo de la kunveno.
  2. Decido pri la tagordo.
  3. Konstato de la nombro da ĉeestantoj kaj saluton je la memoro de forpasintaj kamaradoj.
  4. Decido pri la valideco de la kunveno.
  5. Elekto de kunvena prezidanto.
  6. Elekto de kunvena sekretario.
  7. Elekto de protokolaj kontrolantoj.
  8. Jarraporto 2022.
  9. Kasa raporto 2022.
  10. Revizia raporto 2022.
  11. Decido pri malŝarĝo de la estraro 2022.
  12. Decido pri jara agado.
  13. Decido pri la jarkotizoj.
  14. Decido pri budĝeto por 2023.
  15. Elekto de prezidanto.
  16. Elekto de kasisto.
  17. Elekto de ceteraj estraranoj.
  18. Elekto de reviziantoj kaj de anstataŭantoj.
  19. Elekto de redaktanto/j de Arbetar-Esperantisten.
  20. Elekto de responsulo/j de www.slea.se.
  21. Elekto de responsulo de Libroservo.
  22. Elekto de reprezantanto je la LEA-komitato de SAT.
  23. Elekto de elekta komitato.
  24. Decido pri la venonta jarkunveno.
  25. Aliaĵoj.
  26. Fermo de la jarkunveno






Bildo: Izabelle Nordfjell/TT (2016)

La laborista verkisto fariĝis nur 56-jaraĝa, kaj je la fino suferis je malbona sano pro vivlonga batalo kontraŭ alkoholismo. Li akiris renomon je 2009 per la libro Yarden, en kiu li priskribas sian elkreskon en la malriĉa antaŭurbo Rosengård en suda sveda urbo Malmö, kaj la vivon kiel taglaboriston en la haveno de Malmö. La libro estis tradukita en Esperanton je 2015 de SLEA kaj estas aĉetebla en diversaj librovendejoj, aŭ per nia retejo.






Nova tempo, nova retejo, sama celo

2022-02-25

Pro la kronviruso la aktiveco estis nenormale malalta. Ne povi renkontiĝi estis malfacila situacio por multaj Esperantaj asocioj, kaj SLEA ne estis escepto. Ni laboris nur minimume kaj luktis por eĉ fari la plej bazajn farendaĵojn. Tamen nun pli favora tempo alvenas kaj jen la temp’ por reeki!

La laborista movado spertis krizon dum jardekoj. Oni rimarkas ĝin aparte nun kiam pli kaj pli de la laborista klaso subtenas dekstrajn populismajn aŭ ekstremismajn movadojn. Ankaŭ Esperanto ŝajnas finludi sian rolon kaj nur meritas honoran lokon sur la rubujo de la historio.

Tamen la samaj problemoj kiuj instigis la fondiĝon de la laborista Esperantista movado, kaj rezultis en la fondigo de SLEA kaj SAT, ne ja estas solvitaj. Ni ankoraŭ vivas en tre maljusteca mondo, en kie homoj estas instigataj direkti siajn kolerojn al egaluloj ekster siaj etnaj limoj. ”Ne estas ni kiuj estas la plej grandaj rabistoj,” diras la kapitalistoj, ”sed la kompatindulo tie kiu parolas alian lingvon.” Ĉi tio estis prava je 1921, kaj estas egale prava hodiaŭ.

Esperanto estis intencita por dissolvi la ŝovinisman tendencon kiu ekzistas ene en ni ĉiuj, latente aŭ aktive. Se ni povas paroli kun unu la alia kiel egaluloj, ni ĉesas opinii aliajn malsamaj kompare kun ni. Ĉi tio ne ŝanĝiĝis. Kvankam ke oni opinias ke la angla estas la internacia lingvo hodiaŭ, estas nur relative malmultaj homoj kiuj regas ĝin. Tio havas ne nur rezulton ke la lingvaj muraj restas, sed ankaŭ ke naskiĝas A- B- kaj S-grupoj: tiuj kiuj regas la lingvon, tiuj kiuj ne regas, kaj tiuj kiuj ricevas la lingvon senpage denaske. La problemo de lingvo estas solvita nur teorie, ne praktike.

Tamen estas unu pli argumento por Esperanto, kaj tiu estas ke Esperanto estas nia lingvo. Per ĝi vi povas ne nur komuniki kun unu la alia, sed ankaŭ krei socialajn ligojn, simile kiel proto-etno, kiu povas ligi nin kiel homoj en maniero kiel la angla ne povas. La angla ne estas konscie kreita por progresigi solidarecon, interkomprenon kaj kunlaboradon. Esperanto ja estas, kaj oni facile rimarkas tion pro la aparta kulturo kiu elkreskis dum 130 jaroj. Kulturo, en kiu solidareco, interkompreno kaj kunlaborado estas ja centra en ĉio, kion oni faras. Aserti ke tio ne plu gravas estas kiel akcepti ke tiuj, kiuj salutas faŝisme pravas.

Per tio ni deziras al vi varman bonvenon al nia nova retejo. Ni esperas ke ĝi estu komenco de reaktiviĝo. Ne nur por ni, kiuj jam estas membroj, sed ankaŭ por vi kiuj scivolemas pri ni. Ne gravas ĉu vi estas socialdemokrato, socialisto, anarkiisto, sindikatisto aŭ io alia en la maldekstra flanko. Vi eĉ ne devas regi Esperanton. Ĉiuj vi, kiuj konsideras nian mision relevanta kaj inda evoluigi estas bonvenaj en nian organizon. Ni bezonas vian aktivan aŭ pasivan subtenon. Ni lasu la rubujon de la historio esti rezervata por la salutantoj faŝismaj.

Ĉi-jare SLEA ankaŭ solenos la centjaran datrevenon. Ni esperas ke vi festos ĝin kun ni.

Jarkunveno

Kiam: 23-a de aprilo, 2022, 13:00
Kie: Arbetarrörelsens arkiv och bibliotek (ARAB), Elektronvägen 2, Flemingsberg, Stokholmo
Info: arbetaresperantisten (a) hotmail.com (ne pli malfrue ol 20/4)